khavira khavira
246
BLOG

J.Mackiewicz - Patriota pejzażu (w esperanto)

khavira khavira Kultura Obserwuj notkę 0

La patrioto de pejzagxo

 

Autor: Olaf Swolkien

 

Ekologio estas la vorto pro kiu Mackiewicz indignus, aux malestimus gxin. Li sentus la novan nomon de io malnova (novaj pensoj, novaj ideoj). Li preferis malnovajn ideojn, malnovajn vortojn, patrujajn, lapidarajn. Cxu tio estas ekologio de la lingvo?Legante la ekologian jxargonon mi komprenas lian konduton.

Pri Mackiewicz oni cxiam malmulte scias en Pollando. Mi mem de la 1984-a havas konstantan kontakton kun liaj libroj. Kiam pro maldiligenteco mi ian tempon informigxas fusxe de gazetaro kaj televido, tiam mi legas kelkajn pagxojn skribitajn de Mackiewicz, kiuj estas por mi kiel fonta akvo. Poste mi sentas min pli bone. Legante la disputojn pri la auxtoro iu povas pensi, ke li estis "frenezulo", aux antikomunisto. Dum sia vivo li estis atakata de dekstruloj pro tio, ke li kuragxis skribi veron pri poloj, ataki naciajn "sanktecojn", cxar li ne respektis "sanktecojn" en pensado. 

Adam Michnik (Mihxnik) kun specifa eleganteco nomis la auxtoron "zoologia antikomunisto". Dekstruloj aprobante cxion kritikatan de Michnik pardonis al Mackiewicz iamajn politikajn pekojn. Ili pardonis liajn du edzinojn (unu post alia), la negeedzan infanon, kio diskreditas auxtoron, aux pensiston morale kaj intelekte en la opinio de urbanoj. Nina Karasov, la posedantino de la auxtoraj rajtoj, pensas, ke Pollando plu estas la komunisma lando kaj ne permesis eldoni la librojn de Mackiewicz en la jam demokrata lando. Fine post multaj penoj la londona eldonajxo estas atingebla en Pollando, sed sur la titola pagxo estas priskribo, kiu povas malvolontigi nesciantan kaj nesxatantan politikon leganton.

Sume, post sia morto Mackiewicz sukcesis. Pro la kverelo inter liaj malamikoj, parto de ili akceptis lin kaj liajn librojn. Rompigxis "komploto de silento" kaj cenzuro.

Nun estas la tempo por ke legantoj superu la falsajn etikedojn. Profesie Mackiewicz estis biologo. Antaux la II-a Mondmilito li laboris multajn jarojn kiel jxurnalisto de la vilniusa "Vorto". Pri si mem li skribis, ke havas la biologian vidpunkton pri la mondo.

Kion tio signifas? La respondo estu du fragmentoj dirantaj kiel li taksis la homojn kaj kio estis por li patriotismo. La fragmentoj estas el la bonega milita romano titolita: "Maldekstra libera". Pri la homoj li skribis:

"La homojn ligas ne la politika kredo, sed la unueco de animoj. Kiam ni staros antaux Dio, li ne jugxos nin laux doktrinoj, sed laux nia homeco.

Estas tri patriotismoj: nacia, politika, pejzagxa.

La nacia interesigxas pri la homoj, kiuj logxas en la pejzagxo, sed ne pri la pejzagxo. La politika interesigxas nek pri la homoj, nek pri la pejzagxo, nur pri doktrinado cxiujn. Nur la pejzagxa patriotismo entenas cxion - la aeron, arbarojn, homojn, marcxojn kaj la homon kiel eron de la pejzagxo."

Gxuste tia estis la patriotismo de Mackiewicz. La multnacia Granda Litovuja Princolando instruis nin rigardi la diversajn naciojn en la urbo, kiel diversajn florojn en la gxardeno. Ju pli da specioj, des pli belega estas la gxardeno, urbo, lando, imperio. Mackiewicz kiel anima batalanto enuigxus en ia homogena kulturo. "

Dum mia lerneja edukado oni instruis min, ke la bielorusa vilagxano estas needukita kaj nacie nekonscia, cxar demandata pri lia nacieco respondas: "mi estas tiea".

Mackiewicz estis ankaux simila. La malmoderna nobelo estis pli proksima al la simplaj homoj, ol al urbegaj intelektuloj, kiuj vidis la mondon kiel fabrikon, kiu dividita estas en naciajn partojn.

La mondo de Mackiewicz, la civilizacio de antaux burgxaj kaj proletaj revolucioj estis kiel la ekologia gxardeno, defendantaj sin kontraux "rekonstruo" la tipaj, belaj, koloraj polaj kampoj. Kompreneble okazadis sxangxoj, sed nerimarkindaj, servantaj al la vivo, ne al iu teorio de sxangxoj.

Pri estraro Mackiewicz skribis: "Ne grave estas, kiu regas, nur cxu li permesos vivi, aux ne. La plej dangxera estas la gxardenisto, kiu arangxas cxion laux abstrakta skemo, t.n. homo idea en la senco de Nietzsche (Nitsxe).Signifus tio neniigon de iuj plantoj, kiel vilniusaj judoj, aux poloj, depende de kiu frenezulo reorganizus la mondon de la komenco."

Mackiewicz sxatis diversecon, pro tio li estimis rusojn, germanojn, kio estis miriga afero cxe poloj. Tamen la estimo ne estis doktrina, sed elkora kaj pro la interesigxo pri cxio alia.

En iu novelo li priskribis la epizodon probable el sia propra biografio:

"La plej granda beleco de la mondo estas la arboj.Belaj estas la rokoj, la akvo, sed plej la arboj. Iam dum la enua leciono pri matematiko Henriko rigardis la brancxojn de la ununura arbo videbla tra la fenestro de la baza, gimnazia klaso.El la brancxoj pendis la lastaj folioj, inter ili saltis birdeto kun nigra strio sur flava ventro. Gxi pendis kun la kapo malsupren, supren, flanken, saltis sur alian brancxon. Nu, diris Ipolit Aleksandrovicx instruisto, metante la manon sur la brakon de Henriko. La knabo rugxigxis surprizita kaj observata de cxiuj klasanoj.

Kio? La paruo interesigis vin? La instruisto demetis okulvitrojn, pendigis ilin sur la refaldon de sia redingoto kun oraj butonoj. Li ekstaris cxe la fenestro kaj mediteme observis la birdon gxis gxia forflugo. Nu - diru kiom estas da unuonoj en sepcent? - li demandis revenante al la benko."

Tiu ekstazigxo pri la birdo, de du tiamaj naciaj malamikoj laux doktrino, montris, ke ekzistas en la homoj pli gravaj aferoj, pli veraj kaj pli naturaj ol la doktrinaj disdividoj.

Mackiewicz la tutan vivon rigardis la homojn kiel la birdojn, kun interesigxo, emo por ekkoni la vivajn problemojn kaj fascinajn sekretojn de cxiu kreajxo. La biologa rigardo gardis lin kontraux iluziojn kaj nauxzecon de nuntempaj bestamikoj.

Ili vivas malproksime de la naturo kaj imagas gxin kiel konstantan idilion - sed ami signifas vidi kaj kompreni.

Same groteska estas provo de pruvo, ke neniu malbona homo estis vegetarano. Doktrineco kaj fanatismo cxiam kongruas kun la manko de humoro, kongruas kun ekzalteco kaj neglekto de faktoj. La auxtoro neniam estis ekologia aganto. Antaux la dua mondmilito li laboris kiel raportisto kaj vojagxis en sia regiono per cxevala veturilo, aux boato tra la marcxoj. Tiuj raportajxoj trovigxas en la libro "La ribelo de rojstoj", la plej ekologia lia libro. La ekologio de Mackiewicz estis cxiam bazata sur la defendo de logxantoj kontraux la centra estraro, kiu ne vidante la terenon volis regi per statutoj. La estraro arangxadis la vivon por la homoj laux abstraktaj preskriboj kaj elpensitaj ideoj de t.n. "prospero". Regi tiam estis pli malfacile, cxar ne ekzistis televido kaj la homoj ne revis pri la reklama vivo. Ili pli interesigxis pri sia realeco, ol cxu ilia vivo estas tia, kia sur ekrano, aux cxu iu diras pri ili progresaj, aux malprogresaj.

Rojstoj estas nur la simbolo de la malaperantaj mondo kaj la homoj, kiuj por Mackiewicz estis cxiam parto de la naturo. Perfekte priskribis tion Ludwik Chominski (Ludoviko Hominski): "Rojsto estas la marcxa arbustaro, muskaro, trovigxanta en iama pejzagxo ligita kun digeto, ponteto, trabo, koto, torfo, dronejo, urogalo, lagopo, alko - cxio ekzota por okcidenta cxasisto.

Tio estis la regiono ne tusxita de la homa materia kulturo en la venka batalo kun la naturo. Do la homo, kiu portas nivelilon, fosilon kaj la planon de drenado, por sxangxi la agrokulturan sxtatan bilancon en mizerajn novalojn - estas entrudulo.

Jen la bildo de la perdigxanta mondo, malprogresa en ekonomio, tamen bela en sia praa beleco, mirinda en la lumo de nubela tagigxo, aux la vespera ombro. La homo en la sorcxa mondo de la vera naturo sentas sin gxia parteto, gxia ehxo kaj humile staras antaux gxia majesto, dankas al la sorto, ke povas rigardi la eternan belecon.Rigardi gxin antaux la alveno de cxion nivelanta civilizacia ekstermo. (...)

La urbo, okcidento, civilizacio kaj la postmilita kulturo (1914- 18) atakas praarbarojn, rojstojn, viajn animojn kaj korojn, viajn sintenojn kaj kutimojn. Jam estas videblaj brecxoj en la muroj de via rezisto, fortrancxoj en la arbaroj, kanaloj, marcxoj. Jam estas okupataj viaj domenoj. Agas "disponaj centroj" de hasto kaj moveco por la moderna homo. Lia devizo estas "la dua kvarono de la XX-a jarcento estas por la homo konkeranto" (Veni, vidi, vici = mi venis, vidis, venkis). Estas la devizo por la homo, kiu vin okupis, ekkonis, priskribis kaj enskribis en la cxapitron - morituri (formortantaj).

Silentaj kaj paciencaj estas la rojstoj per la eterna forto de ekzistado. Trairos ilin lauxlonge kaj lauxlargxe la homo sen sxuoj, humila, kun cxapo en mano, antaux la dia majesto, la naturo. La rojstoj ne faros malbonon al li.

La homo sxuata, ferumata, armilata de civilizacio perdos cxi tie sian kutiman pasxcertecon, ekkonos la inferon de la silenta, necerta abismo, varbanta per la verda, muska kovrajxo.

Tio estas fino por kuragxulo, kiu auxdace riskis renversi la eternan ordon. Nur kontraux tiuj ribelas la rojstoj. La distanco kaj malemo al la komerca industria civilizacio estas karakterizaj por la tuta generacio de Mackiewicz, kiu memoras la bonajn tempojn de antaux la jaro 1914-a.

Tio estas videbla en la libroj de Sergiusz Piasecki (Sergiusx) kaj rememoroj de Bronislaw Pawlikowski (Bronislav). La konservatistoj sxatantaj amuzajxojn kaj dibocxoj ne parolis pri Patrino Tero. Ili ofte estis hobiaj cxasistoj, sed la cxasado estis alia. Ili ne pafadis el auxtoj al la bestoj, logataj per nutrujoj. Ne pro ekologiaj kauxzoj, sed pro nesporta kaj nenatura sento de ilia digno. Tio estis nehonora.

Estas kuneco, enradikigxo en la pejzagxo, la loka memregado, skeptikismo kontraux novajxojn kaj fusxvarojn de t.n. disvolvo.

Estas la solida organlaboro pliboniganta la terpecon, sur kiu oni naskigxis kaj cxiam vivis. Tio estas la kontrasto al la vivantaj kiel turistoj, kiuj opinias, ke povas malpurigi kaj senfine treti la rojstojn. Kiam aperas klopodoj ili forveturas ien, kie cxio estas pura - plej bone okcidenten. Tamen la homoj ne estas konsciaj, ke vere ili provas forkuri de si mem. La okcidento ne estis tuj konstruita kaj ne faris gxin eksteruloj.

Mallaboremuloj, kiuj malestimas la propran landon, kiuj interesigxas pri nenio, ili kondutos same en cxiu loko. La rilato al la naturo, al la gepatra pejzagxo kun la homoj ne efikas el la politika sistemo, sed el la anima kaj estetika sentemo kaj vivfilozofio. Aux oni batalas por fari ion utilan en la mondo, aux oni forkuras. La konservativismo, bone komprenata etneco, bonege harmonias kun la estimo por medio. Tiom reklamata translokigado detruas ne nur la interhomajn ligojn, sed ankaux la ligojn kun la pejzagxo. Mankas la tempo kaj motivo por planti arbojn, kiuj gxojigos la okulojn de niaj idoj. Mankas la tempo por lerni kutimojn kaj la subtilan arton kiel uzi ilin por hejmigi la mondon.

Pli facile estas cxion samaspektigi kaj sistemigi, kiel en ia produkta entrepreno. Anstataux bonigi, pli facile estas ruinigi kaj konstrui novajxojn, ideale idente. Ne temas nur pri domoj kaj kampoj. Koncernas tio ankaux religiojn, kutimojn, filozofiojn. Same kiel en la natura praarbaro konstante cxio movigxas, sxangxigxas generacioj, same en la malnova socio la sxangxoj igxis nature. La mondo de dinamikaj komercistoj en modernaj vestoj estas sterila kaj tute arta. Same arta estas ilia t.n. "ripozo en la naturo". Cxio estas ordigata al la ekonomia doktrino, kio signifas, ke grava estas nur la mono kaj tio, kion oni povas ricevi kontraux gxin. Tiu mondo estas tre malagrabla. Ne nur por tio la homo vivas. La "malbona" hedonismo kunestas kun la bona animeco. Prave skribis Mackiewicz: "Antauxe la homoj faris kion ili volis, aux ne faris kiam tio estis malpermesata. Nun ili faras tion, kion ne volas mem".

La priskriboj de la naturo en la libroj de Mackiewicz estas neriprocxeblaj belajxoj. Ilia cxarmo ne estas en etajxoj, trafaj komparoj, aux faka kono. Lia naturo estas kiel dioniza koruso en la antikva tragedio, rememoriganta la plej profundajn verojn de la vivo kaj homo. Gxuste tial oni sentas ilin kiel la integralan parton de la akcio. Kiel ekzemplo kaj konkludo de la meditoj estu la citajxo: "Somero, somero - ofte mi revas, ke la homo povus plenigi siajn okulojn per la verdo de folioj kaj herboj, variigi gxin per la koloroj de floroj, preni la sunajn radiojn el la rivera surfaco, poste fermi tiun bildon per palpebroj kaj konservi gxin por la eterna esto sub la tero post la morto. Tamen tio ne estas ebla. La pejzagxo kiel la pluvo suprajxe defluas, sxvebas la nuboj, nubetoj sur la cxielo kaj la okuloj kovritaj per la morta katarakto neniam... auxdu la vorton! - _neniam_ vidos ilin!".

 

Olaf Swolkien

 

khavira
O mnie khavira

Kraj nasz - to ziemie byłego Wielkiego Księstwa Litewskiego - to tradycja ludów, które niegdyś w Wilnie miały swą stolicę - to amalgamat krwi litewskiej, polskiej, białoruskiej, przemieszany z żydami, tatarami, karaimami, starowiercami ! To kraj szeroki mający ośrodek w naszem Wilnie, jak w soczewce skupiającym ideę i myśl ześrodkowującą dążenia krajów odwiecznie stąd rządzonych. Wilno to miejsce święte, to Mekka tylu narodów, szczepów i ludów, to ukochanie tych wszystkich, którzy w szerokim promieniu tego Znicza się rodzili, trwali, pracowali, cierpieli i kochali.

Nowości od blogera

Komentarze

Inne tematy w dziale Kultura